Metal Gear Solid 2: Sons of Liberty
Metal Gear Solid 2: Sons of Liberty | |
---|---|
Disvolvo | Konami |
Eldoninto | Konami |
Direktoro | Kojima Hideo |
Muziko | Harry Gregson-Williams |
Serio | Metal Gear |
Antaŭita de | Metal Gear Solid |
Sekvita de | Metal Gear Solid 3: Snake Eater |
Platformo | Xbox 360 |
Ĝenro | ago-aventura ludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | DualShock |
PEGI-klasifiko | PEGI 16 |
ESRB-klasifiko | Mature (Adoltoj) 17+ |
Metal Gear Solid 2 : Sons of Liberty (MGS2 – Solida Metala Ilo 2 : Filoj de Libero) estas japana videoludo kreita de Kojima Hideo, aperinta en 2002, ludebla per PS2. Ĝi estas la kvara epizodo de la serio Metal Gear, kiu lanĉis la ĝenron de ŝtelmovaj agludoj, sed la unua ludebla per 128-bita konzolo, kaj do ĝiaj kapabloj ebligis la ludteknikaĵojn salte pliboniĝi de la antaŭa epizodo.
MGS2 aperis frue en la PS2-a kariero kaj la nura ĉeesto de tiu ludo igis publikon grandkvante aĉeti la ludkonzolon. Efektive, post la ludeble impresa opuso Metal Gear Solid ĉe PS1, buntaj ŝtelmov-ludemuloj malpacience sopiris pri la apero, kiu revoluciis kaj transcendis la videoludan movadon de tiu ekjarcento.
Dank'al konfuzigaj peripetioj, spektinda enscenigo, karismaj protagonistoj, suspenso, emocioj, Kojima ellaboris verkon, kiu malklarigas la distingon inter videoludo kaj kino. Flanke de la kutima ŝtelmova ago, torturita kaj riĉa rakonto sin disvolvas, per kinaj scenaroj foje pli longaj ol 30 minutoj!
Teknika slipo
[redakti | redakti fonton]- Disvolvo: Konami Computer Entertainment Japan
- Eldono: Konami
- Reĝisoro: Kojima Hideo, Matsuhana Yoshikazu
- Scenaristo: Fukushima Tomokazu, Kojima Hideo
- Produktoro: Kojima Hideo, Yoshioka Motoyuki
- Dezajnisto: Shinkawa Yoji
- Muzikisto : Harry-Gregson Williams, Hibino Norihiko
- Milita konsultdonisto: Mori Motosada
- Ĝenro: Ŝtelmovaj ludoj
- Ludanto: Unuope
- Platformo: PlayStation 2
- Perilo: Ludmantenilo
- Aperoj
Ludado kaj ludebleco
[redakti | redakti fonton]La luda vera geniaĵo troviĝas je la diverseco de plenumeblaj faroj por la ludanto. T.e. en la fajro de l' ago, por elkaĉiĝi el embarasa situacio, la ludanto disponas pri mirinda gamo da ebloj. Metal Gear estas ŝtelmova ludo, kio implicas, ke ĝi ne estas taŭga softvaro por plenŝtopi malamikojn per kugloj, por ĉarpigi kiel eble plej multajn nekonatojn, sed prefere superruzi la kontraŭulojn, senspure preterpasi gardistojn por alveni al la celita ejo. Alvenante en malamikplena zono, necesas unue vigili la girantajn soldatojn, antaŭ ol zigzagi inter ilin en la trafa momento. En MGS, la senkiala violenteco estas punata pro logika kaj reala sinsekvo. Rampi, transkapiĝi, maskovesti estas kutimaj provoj por daŭre diskreti nian inkognitan mision. Kaj kiam stumble vi ekigas alarmilon, la plej bona solvo ofte konsistas el forfuĝo kaj sinkaŝado (en fakmeblo, kartonskatolo, aerodukto...) por kviete atendi retrankviliĝon. Ĉar la kutima radaro, kiun ni kutime disponas por ĉirkaŭe kontroli, tiam malaperas, kaj ni retroviĝas blinda je h. Do, se vi ne kapablas bremsi viajn krimajn impulsojn fronte al aĉeguloj, ofte prefere uzu senbruajn pafilojn aŭ eĉ kling-armilojn ol ardigi gerilon, kies plej vundita viktimo estos vi mem. Flanke, kiel en la aliaj epizodoj de Metal Gear, ni regas nian fikciulon per objektiva vido, sed ankaŭ eblas, kiam ekzemple ni bezonas precize celumi malamikan kapon per snajpero, elekti subjektivan vidon (el la ludula pozicio).
Post mort- aŭ dormigpafo, oni ne forgesu kaŝi la korpojn en sekura loko. Ankaŭ eblas pluki objektojn kaj ceterajn armilojn de mortintaj gardistoj. Kaj tio ne estas ĉio! Ankaŭ eblas multaj subtilaĵoj antaŭe nepenseblaj en la videoluda movado. Oni povas elŝipe forĵeti korpojn, ŝildi sin per ostaĝoj kontraŭ armegita taĉmento, kiu agrese minacis onin pafi, krei bruojn por tromplogi iun, kiun oni poste neŭtraligas... La Artefarita intelekto (AI) estas studita ĝisekstreme por insidi nin malnoble. Ĝi postulas taktikan cerbumadon, se ni ne volas kapsalti pereen en neantaŭvidebla embusko. Ni ne devas sen antaŭpripenso malsekiĝi en akvujo, ĉar ĝin elirinte, ni postlasas humidajn paŝspurojn, kiuj povas nin perfidi, ni trafiĝas malvarmumon, kiu povas ternigi nin en malfavora momento. Ekzistas do multaj interagebloj kun la ĉirkaŭaĵo. Sed feliĉe ĉio-ĉi ne resumiĝas al nura kaŝludo: la scenaro rezervas al ni kelkajn surprizajn peripetiojn, kiuj igos nin ekzemple eksplodigi semteksajn bombojn aŭ improviziĝi korpogardisto. Tiuj plenumotaj agoj ne konsistas el flankaj luderoj, sed el gravaj kaj konsiderindaj momentoj, kiuj postulas apartan teknikan kaj mensan lertecon. La tenilo estas tamen facile manregebla por tuja mergiĝo en la kaptoplena ludado, kies daŭro longas proksimume 10 al 15 horojn. Komence, eblas elekti inter ses facilecaj niveloj (tre facila ĝis ekstreme malfacila) kaj kromaj ekzercoj estas plenumeblaj, kiam oni la partion klapfinas, kiel kolekti dog tags (identigilaj metalaj platetoj, kiujn konservas usonaj militistoj) kiujn oni kaptas per pafilminaci malamikojn.
Grafismo
[redakti | redakti fonton]Muziko
[redakti | redakti fonton]Scenaro
[redakti | redakti fonton]Ankaŭ vidu: Metal Gear (fikcia universo)
Nebula Moseo
[redakti | redakti fonton]Ni tempas en 2005. En la plej muta sekreto, la Patriotoj konstituas la superregan enton en Usono. La ŝajna prezidento George Sears provas malobei tiun organizaĵon kiu uzas lin kiel nura marioneto. Sed ankaŭ li ne estas tiu, kiun li montras. Lia vera nomo estas Solidus Snake kaj li kaŝite disponas sub la mano ruzan kaj prancan agenton, Revolver Ocelot, por plenumi malkonfesindajn aferojn. Ilian veran celon estas konkeri la Metal Gear, mirinda armilo kiu garantias premegan potencon. Sed rapide informitaj per ilia nesuspektebla estriĝo pri ĉiaj komunikiloj, la Patriotoj subite kontraŭmovas. Ili trafas la ĝustan klavon, manipulante la profesiulo Solid Snake kaj sian informulon Otacon, ambaŭ membroj de Vulpohundo, por misii en "Nebula Moseo" en Alasko. La du amikoj kompreneble ne konscias ke ilin ordonas Patriotoj, kaj pro tio naiveco ili severe regalos. Otacon perdas sian brakon, kaj Solid Snake devas batali kontraŭ Liquid Snake, sia klona frato kiu finfine mortiĝas. Naŭzitaj post tiu afero, Solid Snake kaj Otacon decidas kune fondi Filantropio, NRO kreita por kontraŭi la disvastiĝon de la metaliloj, des pli ke Ocelot, senskrupula megalomaniulo, aŭkcie vendas la Metalilojn ĉe la nigra merkato. Tamen, pliboniĝo el tiu afero estas la populareco ke Solid Snake gajnas ĉe la publiko. Filantropio estos poste rekonita de UNO, kvankam marĝene.
(Tiuj eventoj estas rakontitaj en la antaŭa videoludo Metal Gear Solid)
Cisternŝipo
[redakti | redakti fonton]Du jaroj poste, Filantropio ankoraŭ estas en la nebulo. Otacon tamen ricevas anoniman mesaĝon kies ekspedanto kodnomiĝas E.E. Tiu okulfrapas lin ĉar li havas duonfratino nomita Emma Emmerich kiun li ne vidis de 10 jaroj. La mesaĝo maldiskretas ke nova tipo de metalilo estas transportota ene de cisternŝipo. Ignorante la evidentan danĝeron, Snake iras al la ŝipo kiu krozas meze de la novjorka rodo. Sed li apenaŭ enŝipiĝis ke militaspekta taĉmento alhorde atakas kaj gorĝtranĉas la ŝipanojn. Tamen hebeta post tiu spektaklo, Serpento daŭrigas sian unuan mision: obteni fotajn pruvojn de la metalila ĉeesto kaj eksponi ilin rete. Moviĝante sur la ŝipo, ekipita je sia silenta pafilo Beretta M92F, Snake okazas vidalvidi Olga Gurlukovich, filino de Sergei, kiu superrigardis la ŝipan akaparadon. La ekduelo tuj sekvas inter Snake kaj Olga, kiu malgraŭ sia ekgravedo, sperte sin defendas, inda de sia specnaza trejno. Ŝi estas la unua estro.
Post sia venko, Snake plukas la venkitulan pafilon kaj malsupreniras al la ŝipkeloj, kie supozeble kaŝiĝas la Metalilo. Ĉio iras glate ĝis li malkovras la ĉeesto de Ocelot kiu instigas perfidon kontraŭ Sergei, kvankam ambaŭ uloj estis aliancanoj. Holde, dum Sergei Gurlukoviĉ klamas la venontan renaskiĝon de "Patrino Rusio" dank' al la nova tipo de Metal Gear: la Metal Gear Ray, kiu superas la Rexx.
Ĉelego
[redakti | redakti fonton]Post kelkaj horoj de ludado, kaj ŝaŭma apoteozo, ni subite retroviĝas en 2009, sur petrola platformo nomita Ĉelego (Big Shell). Terorista organizaĵo, la Liberteca Heredantoj, prenis famajn ostaĝojn (inter ili troviĝas la prezidento) kaj minacas eksplodi la tutan platformon se ili ne ricevas dolaran sumon po 30 miliardo. Oni poste malkovros ke tio estas fakte malveraj informaĵoj: la tuta strukturo kaŝas la Arsenal Gear, nova generacio de Metal Gear kiu superos la antaŭajn, kiuj fariĝis tro ofta tutmonde, kaj do neniel garantias sekurecon kontraŭ la aliajn potenclandojn. La tuta afero estas unufoje plu mastrumita de la Patriotoj, kaj la Libertecan Heredantojn ĉefas Solidus Snake kiu sopiras pri la neniigo de la Patrioto; li cetere ne konscias, ke sia konfidenculo, Revolver Ocelot, estas je la patriotaj soldoj kaj ĉiusekunde manipulas la ĉefon. La aliaj membroj de la Heredantoj estas militistoj sub la aŭtoritato de Olga Gurlukovich, kaj kompreneble la aliajn estrojn ke nia heroo renkontos dum la ludo disvolviĝas.
Sed kiu estas nia heroo, trafe? Solid Snake estas supozeble en marabismaj limboj kaj ni kontrolas novan protagoniston kiun Kojima rivelas ere post ere. Ni baldaŭ malkovras ke temas pri novbakita kaj biŝoŭnena soldato nomita Raiden. Malgraŭ la evidenteco, li estis la iama infana soldata trejnita de Solidus Snake, sed dank' al la nanomaŝinoj inokulita en sia sango, la Patriotoj sukcesis forpreni la memoron de Raiden kaj rekonstrui lian personecon laŭvole. Sed tiam Rajdeno (kaj oni) tute ne konscias tiun sinistran maĥinacion kaj strebas regi sian mision ĝisfine.
Post nelonge, ni rapide enviciĝas en la kerno de la batalo: dum Raiden singardeme antaŭeniras meze de lirlantaj sangrojoj, oni ekvidas la seksallogan kaj ĉarman vampiron kiu elsuĉas soldatajn sangojn post fulma amasbuĉado. Raiden estas lastsekunde savita far Iroquoi Pliskin, kiu malfacile forigas la buĉiston.
Fikciuloj
[redakti | redakti fonton]Japana voĉo | Angla voĉo | Fikciula nomo | Fikciula pseŭdonimo |
---|---|---|---|
Ōtsuka Akio | David Hayter | Solid Snake | Iroquoi Pliskin |
Oriuchi Kenyū | Quinton Flynn | Raiden | Ĵakvo la Buĉisto, Ĵakvo, Blanka Diablo |
Tanaka Hideyuki | Christopher Randolph | Otacon | D-ro Hal Emmerich |
Totani Koji | Pat Zimmerman | Revolver Ocelot | Ŝalaŝaska |
Aono Takeshi | Paul Eiding | Kolonelo | Roy Campbell |
Inoue Kikuko | Lara Cody | Roza | Rosemary |
Terase Kyoko | Vanessa Marshall | Olga Gurlukovich | Sinjoro X, Profunda Gorĝo |
Ōtsuka Akio | John Cygan | Solidus Snake | La Reĝo, George Sears |
Toma Yumi | Maula Gale | Fortune | Bonŝanca Damo, La Reĝino |
Okiayu Ryōtarō | Phil La Marr | Vamp | |
Ginga Banyō | Cam Clarke | Liquid Snake | |
Shioya Kozo | Barry Dennen | Fatman | Eksplodaĵa imperiestro |
Izuka Shozo | Greg Eagles | Peter Stillman | |
Yamamoto Maria | Jennifer Hale | Emma Emmerich | |
Saka Osamu | Earl Boen | Sergei Gurlukovich | |
Gōri Daisuke | Kevin M. Richardson | Scott Dolph | |
Sato Masaharu | Peter Renaday | Richard Ames | |
Fujimoto Yuzuru | Paul Lukather | Usona prezidento | James Johnson |
Kuwashima Houko | Kim Mai Guest | Mei Ling |
Kreantoj
[redakti | redakti fonton]Plebiscitita de multaj videoludemantoj, Kojima Hideo kaj sia skipo kovis la projekton MGS2 dum pluraj jaroj, sciigante informojn gutgute. La afero komencis eke de 1999, tuj post la eŭropa apero de la unua Metal Gear Solid. Sed dum tiu unua jaro, nur Kojima Hideo kaj Shinkawa Yoji laboris, ĉar la programistoj devis atendi la alsendon de disvolvigaj aparataroj de la PlayStation 2, ĉar la konzolo ne jam aperis. La du kunuloj do komencis verki la scenaron dum unu jaro, kiu fine konsistis el 1.600 paĝoj (oni finfine uzis nur 500 el ili). Ili poste strekis la unuajn rakontbildojn.